http://fbc.binghamton.edu/commentr.htm
Komento n-ro 203, la 15-an de februaro 2007
"Ĉu Bush fuĝas antaŭen al Irano ?"
La francoj havas
esprimon, fuite en avant [fuĝo antaŭen]. Fuĝo antaŭen
estas io kion oni faras troviĝante en perda situacio kaj oni esperas savi ĝin
farante pli da samo aŭ da pli malbona, per tio kreante situacion en kiu
oni esperas ke la homoj sentu ke ili subtenu vin. Ĉu tio estas kion Bush intencas fari en
Irano ? Ni scias du aferojn pri la reĝimo Bush. Ĝia pozicio en
Irako estas neebla kaj estas nun tre larĝe kontestata eĉ en Usono. La
postulo retiriĝi kreskas ĉiutage kaj venas de ĉie. Kaj ni scias
ke, ekde 2001, la novkonservativuloj kaj Cheney premis al milita atako al Irano
celante reĝimŝanĝon. Do, tio povus nun esti la momento.
Usono sendis sian ŝiparon
en la regionon, kaj nomumis komandan admiralon konatan pro lia kompetento pri
mar-aer-atakoj. Usono preskaŭ ĉiutage eldonas komunikaĵojn pri
tielnomataj iranaj malbonfaroj. Mallonge, Usono tintigas la sabron. Plie, tre granda nombro da homoj ŝajnas
preni tion tre serioze. Tri el la plej altrangaj pensiitaj usonaj militistoj
publike avertis kontraŭ la frenezo ataki Iranon. Tiel Zbigniew Brzezinsky,
kiun certe neniu taksas kiel kolombon. Tiel sennombraj politikistoj kaj
diplomatoj el la tuta mondo. Sed Cheney klare diris ke la usona registaro faros
kio plaĉos al ĝi, ne gravas kiom da kontraŭuloj, aŭ kiuj
ili estas.
Ĉu iu subtenos
Usonon en tia aventuro ? Certe tre malmultaj. Ne la usona Kongreso,
kvankam Bush kaj Cheney eble kalkulas kun la fakto ke por la demokratoj estas
pli malfacile kontraŭi ilin pri Irano ol pri Irako. Ili havos la subtenon
de la israela registaro. Kaj ili ŝajnas kalkuli kun la subteno de la
saud-araboj. Sed tio signifus miskompreni la pozicion de Saud-Arabio. Tiu estas
kompreneble interesita limigi la iranajn pretendojn al regiona hegemonio kaj
ankaŭ limigi la eblecojn de ŝijaista aktiveco en ŝtatoj
dominataj de sunaistoj, kaj unuavice en Saud-Arabio. Sed Saud-Arabio ankaŭ
klare diris ke milita atako al Irano pli damaĝus ol helpus la saud-arabajn
politikajn celojn. La saud-araba aktiva perado en la disputo inter Hamaso kaj
Fataho en Palestino indikas ke ili provas distanciĝi de la usona strategio
en Proksim-Oriento. Kaj en Eŭropo eĉ la britoj esprimas sian malŝaton
pri la ideo de atako al Irano.
Do, ni supozu ke,
spite al ĉio ĉi, Bush kaj Cheney decidas fari sian fuĝon antaŭen,
sian fuite en avant por provi savi sian katastrofan situacion. Kio
okazus, kaj kial ili farus tion ? Kio okzus, tio ŝajnas klara.
Aer-atako al Irano ne atingos la celon malmunti la iranan atomprogramon,
kvankam ĝi povus damaĝi ĝin. Sendi trupojn, se Usono entute
trovas iujn por sendi, kondukus al tre alta nombro da mortviktimoj por Usono.
La irana registaro politike fortiĝus – hejme kaj tra la islama mondo.
Rusoj kaj ĉinoj fakte subtenus Iranon.
Kaj plej malbone por
Usono, tiuj en Irako kiujn ĝi konsideras siaj plej proksimaj aliancanoj,
komencus laŭtege postuli la tujan retiriĝon de Usono el Irako. La
eksa ĉefministro Ibrahim al-Jaafari jam ekiris tiun vojon. Neniu en Irako,
neniu, deziras ke Usono ataku Iranon, kaj neniu estas emocie ĉe la usona
flanko en tiu afero.
Nu, Cheney estas
inteligenta politikisto, kaj li povas vidi ĉion ĉi, mi pensas. Se
tiel, kial li tamen premas al milito ? Ĉu eblas pensi ke la kreado de
eĉ pli granda katastrofo por Usono ŝajnas al li la plej bona havebla
opcio por atingi siajn realajn politikajn celojn ?
Cheney (kaj Bush)
scias ke ili regos la usonan registaron nur dum du kromaj jaroj. Post tio, ili
ne scias kiu regos, sed ili havas ĉiajn kialoj por dubi ke estos iliaj
klonoj. Kion ili absolute ne deziras, estas paca transigo de la potenco al iu
kiu povus malmunti kion ili konstruis kaj provi, eĉ provi, removi Usonon
returne tien kie ĝi estis – hejme kaj internacie – en la jaroj de Nixon ĝis
Clinton. Ili klopodas por kreskigi, ne por malkreskigi, la internajn kverelojn
en Usono. Ili klopodas por plia malmuntado de la kadro de civilaj liberecoj,
kiu estis neniam perfekta, sed ebligis trudi kelkajn restriktojn al la registara
potenco. Ili klopodas por plua malprogreso en la kampo de sociaj rajtoj. Ili
klopodas por pli malluma Usono en pli malluma mondo.
Ĉu iu povas
haltigi ilin ? Eble. Ekzistas nun larĝa kaj tute elparolata rezistado
ene de la armitaj fortoj. Por la unua fojo en mia vivo, mi vidis en la gazetaro
spekuladon pri armea puĉo. Mi dubas ke tio okazos, sed la nura spekulado
montras kiom vastaj estas la misoj. Kaj ekzistas la rezistado de la
politikistoj kiuj plejparte estas esence moderaj centristoj, kies ĉefa zorgo
estas konservi sian elekto-pozicion kaj kiuj blovas kun la vento de la voĉdonantoj.
Ĉu tio sufiĉos ? Malfacilas diri, sed ni vidos pli klare en la
venontaj du ĝis tri monatoj.
Immanuel
WALLERSTEIN.
[Kopirajto ĉe
Immanuel Wallerstein, donata de Agence Global. Pri rajtoj kaj permesoj,
inkluzive de tradukado kaj alŝuto al nekomercaj retejoj, kaj
kontakto : rights@agenceglobal.com, 1.336.686.9002 aŭ.1.336.286.6606.
Permeso estas donita por deŝuto, elektronika plusendado, aŭ retmesaĝo
al aliaj, kondiĉe ke la eseo restas integra kaj la noto pri kopirajto
estas montrata. Por kontakti
la aŭtoron, skribu al : immanuel.wallerstein@yale.edu.
Tiuj komentoj,
aperantaj dufoje monate, celas esti pensadoj pri la nuntempa monda scenejo, el
la perspektivo ne de aktualaj ĉeftitoloj, sed el pli longtempa distanco.]
______________________________________________
Go to List of Commentaries