http://fbc.binghamton.edu/commentr.htm
Komento n-ro 204, la 1-an de marto 2007
Ĉu ŝarado aŭ unua paŝo ? La interkonsento de Usono kaj Nord-Koreio
La 13-an de februaro, Usono, Nord-Koreio kaj la kvar aliaj
potencoj en la sespartaj interparoladoj (Ĉinio, Sud-Koreio, Japanio kaj Rusio) publikigis
komunan deklaron, kiun la usona "ŝtatdepartemento" [ministrejo
pri eksterlandaj rilatoj] nomas "agoplano pri senatomigo".
John Bolton, gvidanta novkonservativulo
kaj la antaŭa ambasadoro de Bush ĉe
la Unuiĝintaj Nacioj, tuj denuncis ĝin
Unue, kio estas la interkonsento ? La interkonsento havas diversajn partojn. Nord-Koreio konsentis "elŝalti kaj sigeli kun
la celo de eventuala forlaso la atomcentralon de Yongbyon" kaj reinviti la personaron de
IAAE [1]. Ĝi krome
konsentis "diskuti
[nur diskuti] kun aliaj partioj
liston de ĉiuj siaj atomprogramoj". Interŝanĝe, Usono konsentis komenci duflankajn interparoladojn pri plenaj diplomatiaj
rilatoj, forigi la klasadon de Nord-Koreio
Kial Usono subskribis tion ? La New York Times diris,
ke tiu
interkonsento "signifas
gravan kursoŝanĝon
por la Bush-registaro",
kaj kompreneble
Do, kio ŝanĝiĝis ? Ŝajnas ke la realo de rifuzitaj opcioj movis la decidulojn en Vaŝingtono. Fakto estas ke Nord-Koreio havas nun kelkajn armilojn kaj dubindas ke ĝi forlasos ilin. Fakto estas ke Usono enkaĉiĝis en Irako kaj koncentras siajn kromajn politikajn energiojn al Irano. Fakto estas ke la respublikanoj perdis la lastan elekton, grandparte pro temoj de ekstera politiko. Fakto estas ke ĝiaj aliancanoj ĉiutage malpli emas sekvi la usonan politikon. El usona vidpunkto, la interkonsento forigas la temon provizore el la geopolitikaj aktualaĵoj. Poste estos multaj okazoj por Usono reveni al la demando.
Kaj kial subskribis Nord-Koreio ? Pro unu afero : ĝi estis sub peza ĉina premo subskribi ion. Kaj eble ŝajnis al la nord-koreanoj malsaĝe tro forte kontraŭi Ĉinion ĉi-momente. Pli grave, Nord-Koreio ricevis ion kion ĝi longe deziris kaj kion la Bush-reĝimo longe rifuzis – la promeson de duflankaj interparoladoj kun Usono pri plenaj diplomatiaj rilatoj. Kaj ĝi ricevis ion urĝe bezonan : energi-helpon. Ĝi faris tion sen tro multe forlasi. Estas certe ke ĝi devas elŝalti la reaktoron de Yongyon. Sed krome, la resto estas malfermita al "diskuto" kaj ne estas menciita ke ĝi devas nun malmunti atomarmilojn.
El vidpunkto de Ĉinio, tiu interkonsento reduktas la premon de Usono sur ĝi por revenigi Nord-Koreion sub kontrolon. El vidpunkto de Sud-Koreio, tio permesas la daŭrigon de ĝia iomete diskreditita afablec-politiko. Nur Japanio grumblas, kaj indikis ke ĝi ne kontribuos al la energi-helpo, kio signifas ke Sud-Koreio devas surpreni la parton de Japanio – kio ne taŭgas por fortigi la jam ŝanceliĝantajn rilatojn inter Japanio kaj Sud-Koreio.
Do, ĉu temas pri ŝarado aŭ pri unua paŝo ? Mi emas kredi ke estas certe la unua, kaj la dua nur eble. Kion la interkonsento elmontras refoje, estas la malkreskanta kapablo de Usono atingi siajn ĉefajn celojn en la geopolitika areno.
Immanuel Wallerstein.
[Kopirajto ĉe Immanuel Wallerstein, donata de Agence Global. Pri rajtoj kaj permesoj,
inkluzive de tradukado kaj alŝuto al nekomercaj retejoj, kaj kontakto :
rights@agenceglobal.com, 1.336.686.9002 aŭ.1.336.286.6606.
Permeso estas donita por deŝuto,
elektronika plusendado, aŭ retmesaĝo al aliaj, kondiĉe ke la eseo restas integra kaj la noto pri kopirajto
estas montrata. Por kontakti la aŭtoron, skribu al : immanuel.wallerstein@yale.edu.
Tiuj komentoj, aperantaj dufoje monate, celas esti pensadoj pri
la nuntempa monda scenejo,
el la perspektivo ne de aktualaj ĉeftitoloj, sed el pli longtempa distanco.]
______________________________________________
Go to List of Commentaries